Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 250 (2010-08-27)
[baveleto] 5a interurba (Herzberg kaj Gora/PL) junulsemajno / 15 Rusaj gastoj

Karaj,
je fino de julio 2010 okazis jam la 5-a SALO (Somera Arbara Lernejo) kun gejunuloj el Herzberg am Harz kaj Gora/PL. La komunan semajnon financas la du ĝemelurboj kaj la german-pola junularfondaĵo. Aktivaj instruistinoj estis s-ino Lidka Nowak el Gora kaj Zsofia Korody el Herzberg. Krome flanke de GEJ venis la talenta studento Andre Müller el Leipzig, kiu entuziasmigis la gejunulojn. Okazis eksterordinare bona etoso. La gejunuloj dancis kaj kantis kune. La interesaj endomaj kaj eksterdomaj ludoj plaĉis al la gejunuloj. Ĉiun antautagmezon en 2 grupoj okazis intensa Esperanto-kurso kun multaj kaktivigaj ludoj, kantoj, konversacioj. La detalan programon vi trovas ĉe: http://esperanto-urbo.de Aktuale, fotojn rekte ĉe http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=59128178 Ĉiuj atendas pluajn internaciajn E-junulagadojn kaj la 6-an SALO en somero 2011 en Herzberg-Sieber.

15 gastoj el Ruslando (el Moskvo kaj aliaj urboj) dum rondvojaĝo tra Eŭropo rondrigardis en la Esperanto-urbo. Multaj estis surprizitaj pri la surstrataj kaj instituciaj, okulfrapaj Esperanto-rilataj atingaĵoj en la unua oficiala Esperanto-urbo de la mondo. Fotojn pri la mallonga sed programricha vizito de la rusa grupo vi trovas en la retalbumo de http://esperanto-urbo.de aŭ rekte ĉe http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=54900288.

Amike kaj samideane salutas, Petro Zilvar Zsofia Korody Harald Mantz

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026